Baleta tekniko

Baleta tekniko estas la sistemo de anatomie veraj strategioj kiuj, kiam aplikitaj, strebas efektivigi plenumadon kaj artan esprimon de la baleto.

Tekniko povas ankaŭ temi pli ĝenerale pri dancista trejnado kaj eblecoj. La kerna tekniko de baleto havas nur malgrandajn regionajn variadojn tutmonde. Diversaj trejnadaj manieroj estas sciataj, ili produktas malsamajn aspektojn de spektaklo kaj estetikajn rezultojn. Baleto (aparte klasika baleto) metas grandan emfazon sur la maniero kaj plenumado de movado.

Baleta tekniko povas signifi la fundamentajn principojn kaj paŝojn sur kiu baletaj paŝoj estas konstruitaj. Ĉi tiuj fundamentaj principoj kaj paŝoj estas "tirado supren" (populara termino uzata por priskribi taŭgan staturon kaj levadon de la muskoloj por pligrandigi elturniĝon, kvanton kaj kvaliton de turnoj kaj propran aranĝon), staturo, surfingrado sur la piedfingroj kaj fleksebleco.

Ĝenerale, kiam temas pri la plenumado de danco, dancisto kun bona tekniko faras bonan lokigon (aŭ aranĝon), kaj elturniĝon. Ĉi tie aranĝo temas pri la dancista ebleco konservi la kapon, ŝultrojn kaj koksoj laŭliniigitajn vertikale, elturniĝo temas pri la dancista ebleco plenumi movojn kun la kruroj turnitaj deantaŭe eksteren. Ĉi tio povas esti en areoj kiel pura piedlaboro, movo de brakoj, kaj entute veraj pozicioj kaj linioj kaj anguloj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search